Proparolanto: Irano estas malferma pri nuklea intertraktado

(GMT+08:00) 2019-07-11 11:30:37     Redaktoro:Yu

La irana novaĵ-televido raportis merkrede, ke tiutage la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke Irano restas malferma pri intertraktado koncerna al la nuklea demando.

Proparolanto de la ministerio Sayyed Abbas Al Mousawi diris en deklaro, ke Irano ne serĉas streĉecon pri la nuklea demando, kaj se eŭropaj landoj volus mildigi la nunan streĉon, ili havas la devon trakti la radikan kaŭzon de la streĉeco.

Mousawi diris ankaŭ, ke Irano ankoraŭ respektas la nuklean interkonsenton, tamen sub la nuna situacio, ĝi devas protekti siajn rajtojn kaj interesojn. Li akcentis, ke la usona antiirana politiko estas la radiko de la nuklea demando; kontraŭleĝa kaj unuflanka retiro el la nuklea interkonsento kaj efektiivigo de grandskalaj sankcioj estas enkorpigo de la usona antiirana politiko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin