Brita ambasadoro al Usono deklaris rezignon pri sia ofico

(GMT+08:00) 2019-07-11 12:28:27     Redaktoro:Yu

Brita ambasadoro al Usono Kim Darroch merkrede sendis leteron al la brita Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncante rezignon pri sia ofico. Li diris, ke la malkaŝo de sekreta dokumento pri lia kritiko kontraŭ usona prezidento Donald Trump estigis diversajn konjektojn, kaj li ne plu estas taŭga sur tiu ĉi posteno.

Darroch, kiu eksiĝos laŭ kontrakto en la fino de tiu ĉi jaro, diris en sia letero, ke de post la likiĝo de sekreto, aperis multaj konjektoj pri la pozicio kaj oficperiodo de li kiel ambasadoro, kaj pro tio li ne povas daŭrigi sian laboron. Li decidis meti finon al diversaj konjektoj per sia rezigno.

Brita ĉefministro Theresa May bedaŭris la rezignon de Darroch. Ŝi diris, ke registaro de ŝtato bezonas ampleksajn kaj sincerajn proponojn de siaj oficialuloj, kaj ke Britio dankas lin por lia servo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin