Gazetara sekretario de Putin: Estas ankoraŭ frue por diskuti renormaligo de flugoj inter Rusio kaj Kartvelio

(GMT+08:00) 2019-07-11 13:07:56     Redaktoro:Yu

Dmitri Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, diris merkrede, ke estas ankoraŭ frue por diskuti pri renormaligo de flugoj de civila aviado inter Rusio kaj Kartvelio.

Rusaj amaskomunikiloj citis la rimarkojn de Peskov en siaj raportoj, dirante, ke la haltigo de flugoj inter la du landoj estas rimedo devigite prenita de Rusio, kaj pro la antirusa sento de la kartvela socio, permesi al granda nombro da rusaj civitanoj iri al Kartvelio restas tre granda risko. Peskov diris ankaŭ, ke la rusa flanko atentos la situacion en Kartvelio, kaj se estos simptomo prezentanta renormaliĝon de la situacio, la rusa flanko esploros la eblecon kaj faros decidon, tamen estas ankoraŭ frue por diskuti pri tiu ĉi demando.

La 20an de junio, Sergey Gavrilov, membro de la rusa Ŝtata Dumao, sidis sur la loko de parlamenta prezidanto dum ĉeesto al kunveno de la kartvela parlamento. Lia parolado en la kunveno vekis protestojn de opozicioj kaj popol-amasoj de la lando. La 2ian de junio, rusa prezidento Vladimir Putin ordonis provizore malpermesi pasaĝeraviadilojn de la rusa flugkompanio flugi al Kartvelio ekde la 8a de julio. En la sekvanta tago, la rusa Ministerio de Transportado deklaris, ke ekde la 8a de julio, Rusio malpermesos la eniron de kartvelaj civil-aviadaj aviadiloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin