Usono komencis enketon de Sekcio 301 pri franca imposto sur ciferecaj servoj

(GMT+08:00) 2019-07-11 13:51:09     Redaktoro:Yu
La Oficejo de Komerca Reprezentanto de Usono anoncis merkrede, ke Usono komencis enketon de Sekcio 301 pri imposto de la franca registaro sur ciferecaj servoj.

Usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer diris en deklaro, ke Usono estas tre maltrankvila, ke la imposto sur ciferecaj servoj, kiu eble estos adoptita de la franca Senato en la venonta tago, maljuste celas usonajn kompaniojn. Li diris, ke usona prezidento ordonis al ili esplori la influon de ĉi tiu leĝdono kaj konstati, ĉu ĝi estas diskriminacia aŭ nejusta kaj ĉu ĝi ŝarĝos aŭ restriktos usonan komercon.

Laŭ la Oficejo de Komerca Reprezentanto de Usono, la proponita 3-procenta imposto de Francio trafos tutmondajn teknologiajn firmaojn kun totala jara enspezo de almenaŭ 750 milionoj da eŭroj el la kovritaj ciferecaj servoj tutmonde kaj 25 milionoj da eŭroj en Francio.

La oficejo diris ankaŭ, ke la strukturo de la proponita nova imposto kaj la deklaroj de oficialuloj sugestas, ke Francio maljuste direktas la imposton al iuj usonaj teknologiaj kompanioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin