Ĉinio kaj Italio promesis defendi liberan komercon kaj multflankecon

(GMT+08:00) 2019-07-11 14:22:30     Redaktoro:Yu

Itala ministro pri ekonomio kaj financo, Giovanni Tria, kaj ĉina ministro pri financo, Liu Kun, reasertis merkrede en Milano, ke la du landoj kunigos la manojn por defendi liberan komercon kaj multflankecon.

La unua Itala-Ĉina Financa Dialogo, prezidita de Liu kaj Tria, okazis tie je kelkaj monatoj post la subskribo de interkonsento inter Italio kaj Ĉinio pri la iniciato Zono kaj Vojo marte en Romo.

Altrangaj financaj kaj komercaj gvidantoj de la du landoj, inkluzive de ĉina vicministro pri financo Zou Jiayi, diskutis pri makroekonomia situacio en la mondo kaj la tutmonda ekonomia regado, ĉina-itala strategia kunlaboro, financaj kunlaboro kaj kontrolo, financ-politikaj interŝanĝoj kaj kunlaboro.

La du flankoj konsentis plibonigi la tutmondan ekonomian regadon kaj plifortigi kunlaboron en la financa merkato kaj financa konstrolo, kaj instigi financajn instituciojn sin prosperigi unu el alia merkato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin