Fremdaj investantoj refoje donis al ĉina ekonomio konfidan voĉon

(GMT+08:00) 2019-07-11 19:19:04     Redaktoro:邱杰明

Donitaĵoj ĵaŭde publikigitaj de la Ministerio de Komerco montris, ke Ĉinio efektive uzis 478,33 miliardojn da juanoj da frenda investo en la unua duono de la kuranta jaro, je 7,2% pli multe ol en la sama periodo de la lasta jaro. Sub la nuna situacio kun pliiĝantaj ekonomiaj riskoj kaj malrapidiĝanta kresko de eksterlanda rekta investo en la tuta mondo, la fremda investo en Ĉinio kreskis plu, kio donis al la ĉina ekonomio konfidan voĉon.

Laŭ la donitaĵoj, en la unua duono de la kuranta jaro, la fremda investo en Ĉinio montris du ĉefajn specialecojn. Unue, la investo turnis sin de la malsupra parto de la industria ĉeno al la meza aŭ supra parto. La efektiva uzo de frenda investo en la ĉina altteknologia industrio kreskis per 44,3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro kaj okupis 28,8% de la totala investo uzita de Ĉinio. Krome, ĉefaj fontoj de la fremda investo en Ĉinio konservis sian stabilecon. La investoj el Sud-Koreio, Japanio, Germanio kaj la Eŭropa Unio kreskis per 63,8%, 13,1%, 81,3% kaj 22,5% respektive. Tio montris, ke Ĉinio ankoraŭ estas la preferata celloko de la fremda investo.

La daŭra kresko de la fremda investo en Ĉinio refoje pruvis, ke la ĉina ekonomio prezentas apartan altiron. Ĉinio havas grandan konsuman merkaton kun 1 400 loĝantoj, kio povas alporti efektivajn profitojn al fremdaj investantoj en la lando. Kun senĉesa kresko de la konsumado de ĉinoj, la fremda investo en Ĉinio havos pli grandan spacon por profito.

Fronte al la leviĝo de komerca protektismo, fremdaj investantoj ne retiriĝis el Ĉinio, sed kontinue pliigis sian investon, ĉar ili vidis, ke la ĉina ekonomio turniĝanta al altkvalita disvolvado estas granda ŝanco por ili. Ĉiuj fremdaj entreprenoj, kiuj volas kreskadi kune kun la ĉina ekonomio, certe rikoltos pli da oportunoj el la klopodoj de Ĉinio por pli profunda reformo kaj pli larĝa pordmalfermo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin