Xi Jinping intervidiĝis kun vjetnama parlamenta prezidanto Nguyen Thi Kim Ngan

(GMT+08:00) 2019-07-12 19:36:29     Redaktoro:Xiong

La 12an de julio, en Pekino, la ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la vjetnama parlamenta prezidanto Nguyen Thi Kim Ngan, kiu estas invitita viziti Ĉinion.

Xi Jinping substrekis: "Ĉinio kaj Vjetnamio estas kamaradoj plus fratoj, kaj ili ambaŭ ankaŭ estas sortkomunumo havanta strategian signifon. La venonta jaro estos la 70a datreveno de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio. Ni ne forgesu la komencan intencon, disvolvu nian amikecon, antaŭenigu la kunlaboron, kaj de nova startpunkto movu la dulandajn rilatojn sur novan ŝtupon."

Dum la intervidiĝo Xi Jinping pozitive taksis la kunlaboron inter la Tutlanda Kongreso de Ĉinio kaj la Vjetnama Parlamento. Li diris:

"La kunlaboro inter leĝofaraj organoj estas grava konsistiga parto de la duflankaj rilatoj, kaj lernado unu de la alia en konstruado de ŝtato havas profundan signifon por la du partioj. Tio estas la unua fojo, ke vi kiel prezidanto de la parlamento vizitas Ĉinion, kaj mi kredas, ke per via vizito la amikaj rilatoj inter la Tutlanda Kongreso de Ĉinio kaj la Vjetnama Parlamento estos pli proksimaj kaj la enhavo de la dulanda strategia kunlaboro estos pli riĉa."

Nguyen Thi Kim Ngan transdonis al prezidanto Xi Jinping la sinceran saluton kaj bondezirojn de Nguyen Phu Trong, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Vjetnama Komunista Partio kaj vjetnama prezidanto. Ŝi diris, ke la Komunista Partio de Vjetnamio, la lando kaj la popolo memortenas en la koro la trezoran subtenon kaj helpon de ĉinaj kamaradoj en la estinteco kaj estanteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin