Ĉina ekstera komerco havas sufiĉan tenacecon

(GMT+08:00) 2019-07-12 20:46:56     Redaktoro:Xiong

La 12an de julio la Ĉina Dogana Administracio publikigis la donitaĵojn pri importo kaj eksporto en la unua duonjaro. Laŭ tiuj donitaĵoj la totala valoro de importo kaj eksporto estis 14 670 miliardoj da juanoj, nome kreskis je 3,9% kompare kun tiu de la sama periodo de 2018. En la nuna situacio, kiam komerca protektismo intensiĝas kaj la tutmonda ekonomio frontas al malsuprenpremo, Ĉinio donis tiun ĉi "noton", kio montras, ke la ĉina ekstera komerco havas sufiĉan tenacecon. La ĉina ekonomio restas en stabileco kaj la tendenco longatempe direktiĝi al bono ne ŝanĝiĝas.

Ĝenerale la ĉinaj importo kaj eksporto en la unua duonjaro estas stabilaj, kaj la detaloj prezentiĝas ĉefe en la jenaj tri flankoj:

1, la kreska dinamiko de la ĉina ekstera komerco estas forta. En la unua duonjaro la importa kaj eksporta kreskoj de ĝenerala komerco, kies karaktero estas, ke la industra ĉeno estas longa kaj la aldona valoro estas alta, kreskis per 5,5%, kaj ĝia totala valoro okupis preskaŭ 60% de la tuto de la ĉinaj importo kaj eksporto.

2, komercaj partneroj prezentiĝas variaj. Kvankam en la unua duonjaro la ĉinaj importo kaj eksporto rilate al Usono malkreskis je 9% kompare kun tiu en la sama periodo de 2018, tamen rilate al Eŭropa Unio, Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj, Japanio kiel ĉefaj komercaj partneroj, la ĉinaj importo kaj eksporto kreskis respektive je 11,2%, 10,5% kaj 1,7%. Kaj krome, rilate al tiuj landoj, kiuj situas laŭlonge de la linioj de "Zono kaj Vojo", la ĉina ekstera komerco kreskis je 9,7%, kio estas frapanta en la ĉinaj importo kaj eksporto.

3, la strukturo de ĉinaj eksportaj produktoj estas perfektigita. En la unua duonjaro la eksporto de maŝinoj kaj varoj laborintensigtaj samtempe kreskis. La maŝinaj varoj en eksporto kreskis per 5,3%, kaj ilia totala valoro okupis 58,2% de la tuto, kio signifas, ke nova konkurencivo de Ĉinio en eksporto estas formiĝanta.

Sub tia fono la ĉina ekstera komerco tamen kreskas forte. La fundamento, sur kiu la ĉina ekstera komerco disvolviĝas en stabileco, ne ŝanĝiĝos, la strukturo de ekstera komerco estas konstante perfektigata, kaj ĉio tio liveras al Ĉinio gravajn kondiĉojn por ke la ĉina ekonomio iru al altkvalita evoluado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin