Li Keqiang: Ĉinio daŭre klopodos por pritrakti klimatŝanĝiĝon

(GMT+08:00) 2019-07-12 10:53:22     Redaktoro:Xiao

Ĉina ĉefministro Li Keqiang montris en la kunveno de la gvidgrupo pri klimatŝanĝiĝo, ŝparado de energio kaj redukto de emisiado, ke Ĉinio daŭre klopodos por pritrakti klimatŝanĝiĝon, ŝpari energion kaj redukti emisiadon.

Li, ĉefo de la gvidgrupo kaj ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) diris en la kunveno, ke en la lastaj jaroj sub la nova koncepto de disvolviĝo, la laboro de ĉiuj regionoj kaj ĉiuj departementoj atingis rimarkindan efikon en traktado de klimatŝanĝiĝo, ŝparado de energio kaj redukto de emisiado. La ellaso de karbona dioksido daŭre malaltiĝis; la procento de nefosilia resurso en tuta konsumo plue altiĝis; la elektra produktado per renovigebla resurso okupis 30% de tiu de la tuta mondo; la ekzisto de nove aldonitaj forstoj jam atingis la celon de 2030; la emosiado de ĉefaj poluaĵoj rimarkinde malaltiĝis, kaj la medi-kvalito senĉese pliboniĝis. En la nova situacio, sur la vojo de altkvalita disvolviĝo, Ĉinio akcelos bonigon de ekonomia strukturo, puŝos turnigon de malnova disvolvpovo, serĉos poetencialon por ŝpari energion, rapidigos formiĝon de la industria sistemo de verda, malaltkarbona kaj cirkuligebla disvolviĝo, fortigos konstruadon de ekologia civilizacio, regos poluadon, akcelos sanan kaj kontinuan disvolvoĝon de ekonomio kaj socio, kaj daŭre kontribuos al la afero de la mondo por respondi defion de klimatŝanĝiĝo.

Li montris, ke Ĉinio estas ankoraŭ la plej granda evoluanta lando, kaj ankoraŭ alfrontas la demandon de neekvilibra kaj nesufiĉa disvolviĝo. Tamen Ĉinio daŭre klopodos por plenumi la promeson al la internacia komunumo, ke en ĉirkaŭ 2030 la emisiado de karbona dioksido atingos la krestan valoron. Samtempe Ĉinio volas klopodi kun la internacia komunumo por fortigi kunlaboron, antaŭenpuŝi konsiliĝon, kaj akceli pli justan kaj racian disvolviĝon de la klimata regado en la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin