Irano neis intencon reteni britan petrolŝipon

(GMT+08:00) 2019-07-12 11:05:37     Redaktoro:Yu

La irana Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis ĵaŭde, ke tiutage la Irana Islama Revolucia Gvardio publikigis deklaron, malkonfirmante, ke ĝiaj militŝipoj intencis reteni britan petrolŝipon.

La deklaro diris, ke en la pasintaj 24 horoj, militŝipoj de la irana mararmeo ne konfrontiĝis kun iu ajn fremdlanda ŝipo en la maro de la Persa Golfo. Ĝi akcentis, ke se la Islama Revolucia Gvardio estus ordonita, ili kapablas reteni ŝipon de iu ajn lando.

La usona Kabla Novaĵ-Reto raportis ĵaŭde, ke pluraj rapidŝipoj de la irana mararmeo intencis reteni britan petrolŝipon merkrede en la maro proksima al la Persa Golfo, tamen ili estis forpelitaj de britaj militŝipoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin