Ĉina vicĉefministro emfazis amikan komunikadon kaj pragmatan kunlaboron kun KDPR

(GMT+08:00) 2019-07-12 12:13:11     Redaktoro:Yu

Ĉina vicĉefministro Hu Chunhua ĵaŭde vokis Ĉinion kaj la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) antauŭenigi amikan komunikadon kaj pragmatan kunlaboron por pli bone profitigi la du landojn kaj popolojn.

Hu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn en bankedo festanta la 58an datrevenon de la subskribo de la Traktato de Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Helpo Inter Ĉinio kaj la KDPR.

Hu diris, ke duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR trairis eksterordinaran vojon de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 70 jaroj. Li diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun la KDPR por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la gvidantoj de la du landoj, plifortigi interŝanĝojn de evoluiga sperto, antaŭenigi amikan komunikadon kaj pragmatan kunlaboron por pli bone profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn, kaj ankaŭ fari pozitivajn kontribuojn al regionaj paco, stabileco kaj prospero.

Chi Jae Ryong, ambasadoro de la KDPR al Ĉinio, diris, ke la KDPR kunlaboros kun Ĉinio por akceli la tradician amikecon, plifortigi bonan kunlaboron inter la du landoj kaj antaŭenigi duflankajn rilatojn al nova alto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin