Ĉefo de UN: Demando de loĝantaro kaj tendenco de disvolvado strikte ligiĝas kun Tagordo 2030

(GMT+08:00) 2019-07-12 14:01:18     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde okaze de la Monda Tago de Loĝanatro, ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, faris videan paroladon. Li diris, ke rapida kresko kaj maljuniĝo de loĝantaro, enmigrado, urbanizo kaj aliaj demandoj koncernaj al la loĝantaro estas strikte ligitaj kun la Tagordo 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado.

Guterres diris, ke laŭ prognozo, pli ol 68% de la tutmonda loĝantaro vivos en urboj antaŭ 2050, kaj daŭripova disvolviĝo kaj traktado de klimatŝanĝiĝo pli multe dependos de sukcesa administrado de urboj. Li diris, ke por multaj malplej evoluintaj landoj, la defioj alfrontataj de ili en daŭripova disvolvado fariĝas pli ampleksaj pro rapida kresko de loĝantaro, kaj multaj landoj alfrontas la defion de loĝantara maljuniĝo.

Ĉi-jare la Monda Tago de Loĝanatro havis la temon "25 Jaroj de Internacia Konferenco pri Loĝantaro kaj Disvolvado: Akcelo de la Promeso". Ĝi vokis la tutan mondon plu atenti la nefinitan aferon de la Internacia Konferenco pri Loĝantaro kaj Disvolvado, kiu okazis en Kairo en 1994.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin