Hungara ĉefministro Orbán Viktor intervidiĝis kun Wang Yi

(GMT+08:00) 2019-07-13 16:23:47     Redaktoro:Ĝoja
Vendrede en la hungara ĉefurbo Budapeŝto hungara ĉefministro Orbán Viktor intervidiĝis kun ĉina ŝtata konsilanto kaj eksterafera ministro Wang Yi.

Orbán Viktor petis de Wang Yi transdoni siajn sincerajn salutojn al ĉinaj gvidantoj. Li diris, ke Hungario kaj Ĉinio estas la veraj strategiaj partneroj. La dulanda politika konfido estas solida. La kuranta jaro estas la 70-a datreveno de la establo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, kaj la lastajn 70 jarojn Hungario sentis karecon kaj gravecon de la amikeco kaj fido. La hungara flanko volas kune kun la ĉina flanko plivastigi la tradician amikecon, profundigi praktikajn kunlaborojn, akceli novajn progresojn de la duflankaj rilatoj, kunlaboroj inter mezorient-eŭropaj landoj kaj Ĉinio kaj la rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio.

Wang Yi transdonis al Orbán Viktor elkoran saluton de ĉinaj gvidantoj. Wang Yi diris, ke de la lastaj 70 jaroj Ĉinio kaj Hungario ĉiam respektas, subtenas kaj fidas unu la alian. En la nuna internacia situacio plena je defioj, por kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de la du landoj Ĉinio kaj Hungario devas firme apogi plu unu la alian, ludi la superecon de la komuna konstruado de "Zono kaj Vojo", plivastigi plu kunlaborojn sur diversaj kampoj kaj senĉese plikunigi interesojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin