Malfermiĝis la 4-a jarkunveno de konsilio de Azia Infrastruktura Investa Banko en Luksemburgo

(GMT+08:00) 2019-07-13 16:35:46     Redaktoro:Ĝoja

Vendrede en Luksemburgo inaŭguriĝis la 4-a jarkunveno de la konsilio de Azia Infrastruktura Investa Banko. Estas la unua jarkunveno de la konsilio okazanta ekster Azio de la pli ol 3 jaroj post fondo de la banko.

La jarkunveno temas pri "Kunlaboro, Kunligo kaj Komunikado" kaj daŭras 2 tagojn.

Estro de la banko Jin Liqun diris, ke nun la internacia situacio tendencas pli komplika, ĝenerale kresko de la monda ekonomio estas stablia, protektismo estas la ĉefa defio antaŭ multaj landoj, sed la banko ne malrapidigos sian investon por prioritataj projektoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin