Konsilio sub UN pri Homaj Rajtoj refoje aprobis rezolucion prezentitan de Ĉinio Kontribuo de disvolvado por ĝuado de ĉiuj homrajtoj

(GMT+08:00) 2019-07-13 17:02:19     Redaktoro:Ĝoja

Vendrede la Konsilio sub UN pri Homaj Rajtoj refoje aprobis rezolucion, prezentitan de Ĉinio titolitan Kontribuo de disvolvado por ĝuado de ĉiuj homrajtoj. La rezolucio reasertas, ke disvolvado havas la gravan kontribuon por ĝuado de ĉiuj homrajtoj, kaj realigi esperojn de homoj pri bona vivo estas la unua tasko de diversaj landoj. La rezolucio ankaŭ alvokas, ke diversaj landoj faru disvolvon kie popolo estu la centron, serĉu movforton de disvolvo inter popolanoj, akcelu disvolvon danke al popolo kaj favore al popolo, progresigu daŭripovan disvolvon kaj fortigu internaciajn kunlaborojn por disvolviĝi kaj nuligi malriĉecon.

Pakistanta konstanta delegito diris, ke la rezolucio refoje substrekas la vastan konon de la internacia komunumo, nome disvolvado faris grandan kontribuon por ke ĉiuj homoj ĝuu ĉiujn homrajtojn, ankaŭ tio estas sama al la principo en Deklaracio pri la Rajto de Disvolvo de UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin