Ĉinio enkondukos sankciojn kontraŭ usonaj firmaoj rilataj al armila vendo al Tajvano

(GMT+08:00) 2019-07-14 12:58:36     Redaktoro:Yu

Lastatempe la usonaj aŭtoritatoj aprobis vendon de armiloj kun la valoro de ĉirkaŭ 2,22 miliardoj da usonaj dolaroj al Tajvano. La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj vendrede anoncis, ke Ĉinio enkondukos sankciojn kontraŭ usonaj entreprenoj rilataj al la armila vendo. Tio estas necesaj rimedoj de suverena ŝtato por protekto de naciaj interesoj.

Estas ĝenerale nokate, ke Tajvano estas integra parto de la ĉina teritorio. La armila vendo de Usono al Tajvano ne nur serioze malobservas internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj, sed ankaŭ malobeas la principon de unu Ĉinio kaj kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj. La partopreno de usonaj entreprenoj en la armila vendo al Tajvano estas ne simpla komerco, sed konduto grave difektanta la suverenecon kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio. Efektivigo de sankcioj kontraŭ koncernaj usonaj entreprenoj estas racia kaj laŭleĝa. La registaro kaj entreprenoj de Ĉinio neniel povas subteni ian ajn kunlaboron aŭ komercan rilaton kun entreprenoj damaĝantaj ĉinajn naciajn interesojn.

En la pasintaj 40 jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, unuflanke Usono promesis observi la tri komunajn komunikaĵojn kaj agnoskis, ke estas unur unu Ĉinio en la mondo, Tajvano estas parto de Ĉinio, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la unika laŭleĝa registaro de Ĉinio; krome ĝi promesis ankaŭ laŭgrade redukti armilan vendon al Tajvano; sed samtempe ĝi subtenas plu oficialajn rilatojn kaj militan komunikadon kun Tajvano laŭ sia enlanda Akto pri Rilatoj kun Tajvano, intervenante en la internajn aferojn de Ĉinio.

Suvereneco estas neatencebla. La aprobo de armila vendo fare de la usonaj aŭtoritatoj ne nur venenos pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo, sed ankaŭ grave difektos ĉina-usonajn rilatojn kaj la duflankan kunlaboron en gravaj kampoj. Iu ajn entrepreno aŭ individuo, kiu intencas defii la suverenecon, unuecon, teritorian integreson kaj sekurecon de Ĉinio por siaj interesoj, certe pagos grandan koston por sia miopa konduto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin