Validiĝis investa interkonsento inter Honkongo kaj Ĉilio

(GMT+08:00) 2019-07-14 13:32:07     Redaktoro:Yu

Dimanĉe validiĝis la interkonsento pri investado inter Honkongo kaj Ĉilio, kio pliigis la nombron de tiaj validigitaj interkonsentoj inter Honkongo kaj aliaj fremdlandaj ekonomioj ĝis 20.

Laŭ la interkonsento, la du flankoj devas liveri jenajn garantiojn unu al la alia: investo devas akiri justan, senpartian kaj nediskriminacian traktadon; investo povas gajni kompenson, kiam ĝi estas eksproprietigita; kaj profitoj de investo povas esti libere transigitaj al aliaj lokoj. Krome, la interkonsento tekstas ankaŭ, ke disputoj pri investo povas esti solvitaj laŭ internacie agnoskitaj reguloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin