Pakistano akcelos konstruadon de ekonomia koridoro

(GMT+08:00) 2019-07-14 13:47:34     Redaktoro:Yu

Pakistana ministro pri planado, disvolvado kaj reformo Khusro Bakhtyar diris sabate en gazetara konferenco en Islamabado, ke konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro havas mejloŝtonan gravecon por la pakistana ekonomio, kaj la Ministerio pri Planado, Disvolvado kaj Reformo establos specialan sekcion pri aferoj de la ekonomia koridoro por kunordigo inter diversaj departementoj de la lando en efektivigo de planoj pri konstruado de la ekonomia koridoro.

Bakhtyar diris, ke pro manko de elektro, delonge internaciaj investantoj ne volis fari investadon en Pakistano, kaj ĝuste en tia malfacila periodo, Ĉinio, ĉiavetera amiko de Pakistano, atendis la manon al ĝi, helpante al la lando konstrui la elektroprovizan sektoron, kaj pro tio Pakistano iris el la krizo de energio. Bakhtyar aldonis, ke la ĉina-pakistana ekonomia koridoro jam eniris la duan fazon de kunlaboro, pavimante la vojon por ekonomia disvolvado de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin