Macron anoncis fondi kosman komandejon de Francio

(GMT+08:00) 2019-07-14 14:06:57     Redaktoro:Yu

Franca prezidento Emmanuel Macron anoncis sabate, ke li aprobis la fondon de kosma komandejo ene de la kosma armeo de la lando por plifortigi ĝian politikon de kosma defendo kaj pli bone protekti ĝiajn strategiajn interesojn.

Macron diris en armea kunveno antaŭ la parado de Bastil-Tago en la 14a de julio, ke por certigi la disvolviĝon kaj plifortigon de la kosma kapablo de la lando, la kosma komandejo estos fondita en la aerarmeo en septembro. Li aldonis, ke tio poste fariĝos la kosma kaj aera armeo, kaj la necesaj novaj investoj estos deciditaj.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke Francio havas planon pri milita elspezo por la periodo inter 2019 kaj 2025, kiu asignas 3,6 miliardojn da eŭroj (4 miliardoj da usonaj dolaroj) al kosma defendo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin