Lastajn pli ol 3 jarojn danke al perfektigado de infrastruktura konstruado, Azia Infrastruktura Invest-Banko krei pli da ŝancoj al la ekonomia disvolvo de Azio, eĉ de la mondo, kaj prezentis multajn brilajn "raportojn". Unuflanke, la banko kontentigis la monkolektan bezonon de evoluantaj landoj kaj stimulis ilian ekonomian disvolvon. Nun la banko donis 8,5 miliardojn da usonaj dolaroj al 46 projektoj de 18 landoj, kiuj rilatas al trafiko, energio, telekomuniko kaj urba evoluado. Inter la projektoj plej multaj estas en Azio. Aliflanke, la banko kontentigis ankaŭ investan bezonon de membroj, inkluzive de evoluintaj landoj.
La grava kialo pri la vasta laŭdo al la banko estas, ke la banko faris novan kontribuon al administra mekanismo de la globa ekonomio. Monda Banko, Internacia Mona Fonduso kaj aliaj internaciaj financaj organizoj ne konvene reflektas novajn merkatojn kaj leviĝon de evoluantaj ekonomioj. Sed en Azia Infrastruktura Invest-Banko evoluantaj landoj havas plej multajn akciojn kaj posedas plimultan parol-povon, tial la banko povas disvolvigi la administran mekanismon de la globa ekonomio al pli justa kaj pli racia direkto. La banko ne celas anstataŭigi aliajn plurflankajn ekspluatajn bankojn, nur esti utila aldono de la nuna internacia mekanismo kaj perfektigi la mekanismon.
La nombro de membroj de Azia Infrastruktur-Investa Banko pliiĝis de 57 ĝis 100, nun ja estas majloŝtono dum la evoluado de la banko. Eksestro de Monda Banko Robert B. Zoellick diris, ke Azia Infrastruktura Invest-Banko faris ekzemplon en administro, travideblo, internacia normo kaj kunlaboro. Kaj oni esperas, ke la banko funkcios plu en la alta normo, akcelos kreskadon de ekonomo de Azio kaj de la mondo kaj faros pli grandan kontribuon al administrado de la tutgloba ekonomio.