Inundoj mortigis 50 homojn en Nepalo

(GMT+08:00) 2019-07-15 13:47:47     Redaktoro:Yu

La nepala polico diris dimanĉe, ke inundoj kaŭzitaj de kontinua pluvego en la lando mortigis 50 homojn, kaj 35 aliaj restas mankantaj.

Tiutage la polico publikigis avizon, dirante, ke la nombro de gubernioj trafitaj de inundoj kreskis ĝis 25, kaj pli ol dekmil domoj estis inunditaj. La serĉado kaj savado nun intense iras. Pli ol 1 100 homoj ĉirkaŭataj de inundo kaj kotoŝtona fluo estis savitaj. Laŭ prognozo, forta pluvo daŭros en pluraj lokoj de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin