EU establis delegacion en Kuvajto

(GMT+08:00) 2019-07-15 13:48:45     Redaktoro:Yu

La Eŭropa Unio (EU) dimanĉe establis sian delegacion en la ĉefurbo de Kuvajto por plifortigi la duflankajn rilatojn.

Federica Mogherini, supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, diris en ceremonio de establo de la delegacio, ke establo de la delegacio reflektas la deziron de la EU pri plifortigo de rilatoj kun Kuvajto. La EU intensigos plu politikan dialogon kaj ekonomian kunlaboron kun Kuvajto, kaj tiel la duflanka partnereco malfermos novan ĉapitron. Kuvajta vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Sheikh Sabah Khaled Al-Hamad Al-Sabah diris, ke la EU estas ŝlosila kunlabora partnero de Kuvajto en komerco, investo, energio, edukado kaj sanzorgo. Li diris ankaŭ, ke dialogo inter la du flankoj atingis rapidan progreson en sekureco kaj energio; Kuvajto kaj la EU klopodos por realigi regionan pacon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin