Honkonga registaro forte kondamnis perfortajn manifestaciantojn

(GMT+08:00) 2019-07-15 13:49:50     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono diris dimanĉe vespere, ke post paca manifestacio tiuposttagmze en Shatin, iuj manifestaciantoj intence blokis vojojn, atakis policanojn kaj rompis socian trankvilon, kaj la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono forte kondamnas tiujn kontraŭleĝajn agojn. Polica komisaro de la honkonga registaro Lo Wai-chung diris, ke almenaŭ dek policanoj estis senditaj al hospitalo pro vundo.

Lunde frumatene, Lo vizitis plurajn vunditajn policanojn en hospitalo en Tai Po. Li esprimis indignon kaj doloron pri vundiĝo de la policanoj, kondamnis la perforton kaj promesis persekuti tiujn respondecajn pri la perfortaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin