Francio montradis novajn armilojn dum parado de nacia tago

(GMT+08:00) 2019-07-15 13:51:51     Redaktoro:Yu

Dimanĉe en Parizo okazis la jara parado okaze de Bastil-Tago, la nacia tago de Francio. Prezidento Emmanuel Macron revuis trupojn sur la strato Champs Elysees kaj invitis gvidantojn de pli ol dek eŭropaj landoj ĉeesti la okazaĵon. La novaj armiloj montritaj de Francio vekis atenton de diversaj flankoj.

La parado havis du temojn, nome eŭropa kunlaboro kaj novigo de armiloj. Francio invitis pli ol dek eŭropajn gvidantojn, inkluzive de prezidanto de la Eŭropa Konsilio Jean-Claude Juncker kaj germana ĉefministro Angela Merkel. Ankaŭ 13 aviadiloj el aliaj landoj aliĝis al aerakrobato de la parado, montrante eŭropan spiriton de kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin