Israelo ricevis du kaŝbatalaviadilojn F-35 el Usono

(GMT+08:00) 2019-07-15 14:19:16     Redaktoro:Yu

La israela armeo diris dimanĉe, ke du kaŝbatalaviadiloj lastatempe ricevitaj de Israelo el Usono tiutage surteriĝis en la aerbazo Nevatim en suda Israelo, kaj aliĝos al la israela aerarmeo.

La israela armeo diris, ke la ricevo de la du aviadiloj estas plia enkorpigo de la longperioda milita kunlaboro inter Israelo kaj Usono, kio plialtigos la aerbatalkapablon de la israela aerarmeo por certigi la aeran superecon de Israelo kaj protekti sekurecon de la nacio kaj teritoria spaco de Israelo.

La israela armeo diris ankaŭ, ke Israelo estas la unua lando posendanta la batalaviadilojn F-35 krom Usono en la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin