Ĉina ekonomio stabile kreskis en unua duono de 2019

(GMT+08:00) 2019-07-15 18:40:00     Redaktoro:Yu

Donitaĵoj lunde publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo montris, ke la malneta enlanda produkto de Ĉinio grandiĝis je 6,3% en la unua duono de 2019 kompare kun la sama periodo de la lasta jaro kaj kalkuliĝis al ĉirkaŭ 45,09 duilionoj da juanoj. La ĉina ekonomia funkciis ĝenerale stabile kaj restis en racia amplekso, kun progreso atingita en iuj kampoj. La rezulto estis malfacile atingebla sub la internacia ekonomia situacio kun leviĝantaj unuflankeco kaj ekonomia protektismo

Pro pliiĝo de eksteraj necertecoj ekde la kuranta jaro, la ĉina ekonomio alfrontas pli grandan malsupreniran premon. La kresko de 6,3% en la unua duono de la kuranta jaro estas iom malpli ol tiu de 6,4% en la unua trimestro, tamen la kresko meze de ĝenerala malrapidiĝo de la tutmonda ekonomio estas konforma al la jara celo de 6% ĝis 6,5%, kiun fiksis la registaro por 2019.

Multaj aliaj landoj ankoraŭ ne publikigis siajn ekonomiajn donitaĵojn de la unua duono de tiu ĉi jaro, tamen laŭ prognozoj de internaciaj organizoj, la ĉina ekonomio restis inter la plej bonaj de la mondaj ĉefaj ekonomioj per la kresko de 6,3%. Ĉinio okupas 30% de la kontribuo al la monda ekonomio kaj restas forta motoro de la monda ekonomio.

La stabila kresko kaj altkvalita disvolvado de la ĉina ekonomio devas esti atribuitaj al la komunaj klopodoj de la ĉina registaro kaj ĉinaj entreprenoj. La registaro persistas en efektivigo de aktiva financa politiko kaj prudenta monpolitiko kaj prenis serion da rimedoj por redukto de impostoj, kio certigas la ekonomian funkciadon en racia amplekso.

Tiu ĉi jaro markas la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉinas Popola Respubliko kaj estas tre ŝlosila por konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. La kontentiga rezulto de la ekonomia funkciado en la unua duonjaro estis tre malfacile akirebla. Tio montris, ke la ĉina ekonomio estas tre fleksebla kaj forte kapabla en rezisto al riskoj. Ĉinio tute kapablas atingi la jaran celon de ekonomia kresko. La mondo havas la kialon fidi la ĉinan ekonomion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin