Ĉinio antaŭenigos protekton de aziaj kulturaj heredaĵoj

(GMT+08:00) 2019-07-16 16:14:06     Redaktoro:Selena

En la 13a de julio, ĉina ministro pri kulturo kaj turismo diris en Pekino, ke danke al sukcesa enskribo de la ruino de la urbo Liangzhu en la liston de mondaj heredaĵoj, Ĉinio atenteme protektos kulturajn heredaĵojn por pli bone heredi historion kaj kulturon. Cetere Ĉinio sin turnos de partoprenanto al kontribuanto kaj gvidanto en la kampo de internaciaj kulturaj heredaĵoj. Laŭ konigo, Ĉinio komencos agadon pri protekto de aziaj kulturaj heredaĵoj kaj aktive antaŭenigos arkeologiajn programojn laŭ itineroj de la Zono kaj Vojo.

En la 6a de julio, la ruino de la urbo Liangzhu, troviĝanta en Zhengjiang-provinco de Ĉinio, estis sukcese enskribita en la liston de mondaj heredaĵoj, kio montris, ke la ĉina civilizacio kun la ruino de la urbo Liangzhu estis aprobita kaj plene agnoskita de la internacia komunumo. Ĝis nun Ĉinio jam posedas 55 mondajn heredaĵojn. Ĉina ministro pri kulturo kaj turismo Luo Shugang diris en la 13a de julio, ke la enskribo de la ruino de la urbo Liangzhu en la liston de mondaj heredaĵoj estas elstara ekzemplo de la harmonia disvolviĝo en protekto de kulturaj heredaĵoj kaj de la socia kaj ekonomia disvolviĝo. Li diris:

"Ĉinio sisteme resumos disvolviĝon de arkeologio post fondiĝo de la nova Ĉinio, komplete altigos esploran nivelon kaj aktive partoprenos en ĉirilata internacia akademia interŝanĝo. Ĉinio konstruos nacian arkeologian parkon por akceli komunan disvolviĝon inter kulturo kaj turismo. Cetere Ĉinio plenumos promeson dum peto de mondaj kulturaj heredaĵoj, estos memkonscie ekzamenita de la internacia komunumo kaj pluapaŝe antaŭenpuŝos disvastigon de ĉinaj elstaraj tradiciaj kulturoj.

Luo Shugang akcentis, ke Ĉinio aktive akcelos interŝanĝojn inter malsamaj civilizacioj kaj fariĝos kontribuanto kaj gvidanto en la kampo de internaciaj kulturaj heredaĵoj. Li diris:

"Ĉinio komencos agadon protekti aziajn kulturajn heredaĵojn por pli bone heredi civilizaciojn kaj firmigi kulturan bazon de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro. Cetere Ĉinio aktive antaŭenigos arkeologiajn programojn laŭ itineroj de la Zono kaj Vojo, pli vastigos horizonton de la ĉina arkeologia esploro, komunikos teorion kaj sperton de la ĉina arkeologio kaj akcelos peton de mondaj kulturaj heredaĵoj kune kun aliaj landoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin