Ekologia transloĝigo for de Nacia Marĉa Parko Dajiuhu

(GMT+08:00) 2019-07-16 09:35:24     Redaktoro:Ĝoja

La urbeto Pingqian

La Nacia Marĉa Parko Dajiuhu troviĝas en la nordokcidenta parto de arbaro Shennongjia de la ĉina provinco Hubei. Ĝi estas unu el lokoj kun plej bona ekologia medio kaj plej abunda biodiverseco en la centra Ĉinio, ankaŭ unu el gravaj akvofontoj en la meza linio de la programo Sud-Norda Akva Transigo, tial ĝi havas gravan scienc-esploran valoron kaj ekologian valoron. Sed en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento pro troa arbhakado kaj kulturado de tero el lagoj, la ekologio de Dajiuhu estis serioze damaĝita. Ankaŭ pro pliiĝo de vizitantoj, aperis polucio el vivrubaĵoj kaj troa premo al la medio.

 Lu Guanghua, sekretario de partifilio de la vilaĝo Dajiuhu.

Por redukti polucion kaj protekti la marĉon, en 2013 komenciĝis la plej grandskala ekologia transloĝigo for de la marĉo parko. Danke al registaraj politikoj 457 familioj loĝintaj transloĝiĝis kaj komencis novan vivon en la urbeto Pingqian, kiu distancas je 20 kilometroj de la marĉa parko. 50-jaraĝa Lu Guanghua ekservis kiel sekretario de partifilio de la vilaĝo Dajiuhu. Li atestis la ŝanĝon de Dajiuhu. Li diris:

"Unue almenaŭ 90% de loĝantoj transloĝiĝis, tial ne estas plu polucio el dombestoj. Due oni ne loĝas en la parko, tial ne estas plu polucio el homo."

Danke al abundaj turismaj resursoj de la marĉa parko Dajiuhu, preskaŭ ĉiuj familioj, kiuj transloĝiĝis el la marĉa parko al la urbeto Pingqian, funkciigas restoraciojn aŭ hotelojn. Kaj 99% de negocistoj de la urbeto Pingqian laboras pri turismo, ĉefe pri akcepto de turistoj. Nun en Pingqian estas 11 000 litoj por turistoj. S-ro Xie Juncheng antaŭe laboris pri varotransporto por supermerkato. Post transloĝiĝo en la urbeton Pingqian en 2013 li ekfunkciigis restoracion, kaj la nuna jar-enspezo dekobliĝis. Li diris:

"La enspezo grande pliiĝis pro la funkciigo de la restoracio. Por mi estas facile gajni profiton de 300 mil juanoj ĉiujare. Disvolviĝas turismo, leviĝas nia vivnivelo kaj ŝanĝiĝas pensoj de homoj. Verdiĝis montoj kaj reduktiĝis vivrubaĵoj. La medio pliboniĝas."

La progresiĝo de la urbeto Pingqian instigis entuziasmon de junuloj, kiuj laboris ekstere, reveni hejmen. Junulo Zhang Long estas unu el ili. Li naskiĝis kaj kreskis en la vilaĝo Dajiuhu. Antaŭe, kiam li faris paŝtadon sur grandaj montoj li neniam imagis la nunan vivon kun abundaj nutraĵoj, bona domo kaj aŭto. La familio de Zhang Long estas unu de la unuaj transloĝintoj. Post transloĝiĝo en 2016 la familio komencis loĝigadon de turistoj. La negoco sukcesis, en ĉiu ora semajno de la ĉina Nacia Festo estas plenplenaj klientoj. Zhang Long vidas esperon. Li diris:

"Kiam mi lernis en universitato, mi avertis min: 'mi devas forlasi la hejmlokon, la montan lokon, kaj neniam reveni'. Sed mi revenis, ĉar la hejmloko disvolviĝas kaj estas bona ŝanco por mi. Mi volas fari propran aferon en mia hejmloko. Mi opinias, ke la urbeto Pingqian kaj la marĉa parko Dajiuhu estos pli kaj pli bonaj, ĉar revenas pli kaj pli da junuloj, kiuj volas kontribui al la hejmloko. Mi havas fidon pri la estonto de la urbeto, la parko kaj mi mem."

Antaŭe lokanoj de Dajiuhu sin vivtenis per hakado kaj plantado, nun ili transloĝiĝis kaj fariĝis ekologiaj protektantoj kaj riĉiĝis per turismaj negocoj. Oni ankoraŭ esploras vojon por pli bona evoluado de Dajiuhu kaj pli bona vivo de lokanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin