Malnova Poto de Avino de Tan Wanmei

(GMT+08:00) 2019-07-30 10:20:42     Redaktoro:Ĝoja

Tan Wanmei (dekstre) ricevis intervjuon.

La Nacia Marĉa Parko Dajiuhu en arbaro Shennongjia de la ĉina provinco Hubei estas la ĉina fama pejzaĝo. En 2013 ĝi estis oficiale enlistigita en la nomliston de internaciaj gravaj marĉoj. Ĉe la parko estas urbeto Pingqian, kaj tie loĝas homoj, kiuj transloĝiĝis de la parko. Pli-ol-40-jaraĝa Tan Wanmei estas unu el ili. Ŝi funkciigas 3 restoraciajn kaj gastejon. Ŝi sciigis raportiston, ke antaŭe ŝi loĝis sur monto en la parko kaj la vivo estis peniga.

"Antaŭe estis vere malriĉa. Mi pruntis maizojn, la doninto opinias, ke mi ne povas redoni maizojn, tial li prunte donis al mi maizojn difektitajn de insektoj."

Kiam Tan Wanmei aĝis pli ol dudek jarojn, ŝi ekstere laboris por gajni monon. Aŭdinte, ke la hejmloko Dajiuhu komencos turismajn negocojn, ŝi vidis ŝancon, ankaŭ pro la forta sopiro al la hejmloko ŝi revenis kaj komencis teni restoracion kaj gastejon en 2010. Poste la registaro ĝenerale transloĝigis loĝantojn en la parko, refoje ŝanĝiĝis la vivo de Tan Wanmei. Ŝi diris:

"La registaro diris, ke ni devas protekti la marĉan parkon, ĉar ni longtempe vivis tie, estis amaso da vivrubaĵoj, grasumoj por legomoj kaj aliaj rubaĵoj, kiuj kaŭzis seriozan polucion al la medio. La registaro alvokis transloĝiĝon."

Restoracio de Tan Wanmei

Kiel multaj lokanoj komence Tan Wanmei ne volis forlasi la malnovan loĝejon sur la monto. Sekve de klarigo de la registaro kaj stimulo de favoraj politikoj ŝi kaj aliaj lokanoj sciis la bonan perspektivon de turismo kaj sinsekve transloĝiĝis de la monto al la urbeto Pingqian. Fine de 2016 finiĝis la transloĝigo de 457 familioj for de la marĉa parko, kaj la lokanoj ekposedis novan vivon. Nun plejpartaj lokanoj funkciigas restoraciojn, gastejojn kaj aliajn turismajn negocojn. Tan Wanmei diris, ke post la transloĝiĝo grandiĝis la akcepta kapablo de ŝiaj restoracioj kaj gastejo kaj multobliĝis ŝia enspezo.

"Nun grande ŝanĝiĝis. Antaŭe miaj restoracioj kaj gastejo troviĝis en la marĉa parko sur monto, ĉiujare mi gajnis nur ĉirkaŭ 300 mil juanojn, nun mi translokigis restoraciojn kaj gastejon en la urbeto, pliiĝis la akcepta kapablo kaj multobliĝis la negoca sumo."

En la 3 restoracioj kaj gastejo laboras pli ol 30 personoj, en la varma turisma sezono Tan Wanmei portempe dungas laboristojn. Ŝi estas helpema kaj la plejpartaj laboristoj venas el malriĉaj familioj.

La Nacia Marĉa Parko Dajiuhu

La restoracioj de Tan Wanmi estas titolitaj Malnova Poto de Avino. Tan Wanmei diris, ke al la nomo ŝi donis sopiron al avino, kaj samtempe ŝi esperas, ke turistoj konos la kulturon de sia hejmloko. Kiam ŝi decidis revenon tiam ŝi havis du volojn: kreado de entrepreno kaj zorgado pri gepatroj. Nun ŝi havas propran aferon kaj facile zorgas pri siaj gepatroj. Estas ĝojinde, ke ŝia plej aĝa filo nun studas la fakon de turisma administrado en universitato. Sendube li daŭrigos la aferon de Tan Wanmei.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin