La 1a Ĉina-Afrika Paca kaj Sekureca Forumo malfermiĝis en Pekino

(GMT+08:00) 2019-07-16 15:13:46     Redaktoro:Shanshan

Lunde en Pekino, malfermiĝis la 1a Ĉina-Afrika Paca kaj Sekureca Forumo sub la aŭspicioj de la Ĉina Ministerio de Defendo. Preskaŭ cent alrangaj reprezentantoj el 50 afrikaj landoj kaj departementoj de la Afrika Unio pri defendo, kaj ĉinaj militaj delegitoj ĉeestas la forumon kaj kune diskutas pri fortigo de kunlaboro pri paco kaj sekureco inter Ĉinio kaj Afriko.

Temo de la formo estas Kunlabore konservi sekurecon. Diversflankaj reprezentantoj faros profundan diskuton pri la grava iniciato "Kunlabore konservi sekurecan komunumon de la komuna estonteco de Ĉinio kaj Afriko", prezentita de ĉina prezidanto Xi Jinping dum la Pekina Pintkonferenco de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. La ĉeestantoj profunde diskutos ankaŭ pri ĉina-afrikaj rilatoj en la nova epoko kaj sekureca kunlaboro de la du flankoj, kaj regiona kaj mara paca sekureca situacio kaj rolo de armeoj en paca kaj sekureca kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin