Komisarejo de Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en Honkongo postulis traktadon kun fremda mediato pri falsa raporto

(GMT+08:00) 2019-07-16 12:38:26     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Komisarejo de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono lunde postulis seriozan traktadon kun individua okcidenta mediato, esprimante fortan malaprobon kaj firman oponon kontraŭ ĝia cirkuligo de falsa informo.

La proparolanto atentigis, ke la Oficejo de la Ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono deklaris sian pozicion pri la senbaza raporto. La centra registaro firme subtenas la ĉefadministranton Carrie Lam kaj la registaron de la Honkonga Speciala Administracia Regiono en laŭleĝa regado, protektado de nacia suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj, kaj konservado de longedaŭra prospero kaj stabileco de Honkongo.

La proparolanto diris, ke la komisarejo forte urĝis koncernan mediaton sekvi ĵurnalisman etikon, ĉesi cirkuligi fabrikitajn informojn, kaj fari respondecajn, objektivajn kaj ekvilibrajn raportojn, por konstrueme akceli komprenon pri Honkongo, kaj kontribui al laŭleĝa regado, prospero kaj stabileco de Honkongo anstataŭ fari la malon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin