Mogherini: Efektivigi iranan nuklean interkonsenton estas sola elekto por ĉiuj partioj

(GMT+08:00) 2019-07-16 12:53:17     Redaktoro:Yu

Supera reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini diris lunde, ke la Komuna Ampleksa Agadplano, kiu malhelpas al Irano disvolvi nukleajn armilojn, estis efika en la pasinta tempo, kaj nun ĉiuj koncernaj partioj havas neniun alian elekton ol plu efektivigi tiun ĉi interkonsenton.

Tiutage en Bruselo la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de membroj de la EU fokusiĝis al la irana nuklea demando. Mogherini diris en gazetara konferenco post la kunveno, ke la ministroj okazigis bonan diskuton pri kiel konservi la iranan nuklean interkonsenton kaj unuanime opiniis, ke la EU devas fortigi funkciigeblecon de la komencita Intstrumento pri Subteno al Komercaj Interŝanĝoj, rapidigi la paŝojn de laŭleĝa komerco kun Irano kaj konsideri malfermon de tiu ĉi speciala komerca pag-mekanismo al landoj ekster la unio.

Mogherini diris ankaŭ, ke la iranaj malobservoj restas neseriozaj kaj inversigeblaj, kaj la nuklea interkonsento restas efika. Ŝi aldonis, ke la EU esperas, ke Irano povos denove komplete efektivigi la interkonsenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin