Raporto de UN: Pli ol 820 milionoj da homoj restis malsataj en 2018

(GMT+08:00) 2019-07-16 13:56:06     Redaktoro:Yu

Raporto de la UN diris lunde, ke la absoluta nombro de tutmondaj malsatuloj kreskas kaj pli ol 820 milionoj da homoj estis malsataj en 2018.

La Stato de Manĝaĵa Sekureco kaj Nutrado en la Mondo 2019, raporto publikigita en la stabejo de la UN en Nov-Jorko, diris, ke post jardekoj da konstanta malkresko, la tendenco de monda malsateco, mezurita per la ĝeneraleco de subnutrado, revenis al 2015. Ĝi diris, ke kvankam la proporcio restis plejparte senŝanĝa dum la pasintaj tri jaroj sur la nivelo de iom malpli ol 11%, la absoluta nombro da malsatuloj malrapide pliiĝis, atingante 821,6 milionojn en 2018.

La raporto estis redaktita de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de la UN, la Fonduso de Infanoj de UN, la Monda Organizo pri Sano, la Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolvado kaj la Monda Nutraĵa Programo.

Laŭ ĝenerala direktoro de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo, Jose Graziano da Silva, kiu parolis en ceremonio de la publikigo, la raporto uzis novan indikilon - la Skalo de Sperto de Nutraĵa Nesekureco - por mezuri la ĝeneralecon de modera aŭ severa manĝaĵa nesekureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin