Usona prezidento lunde oficiale kandidatigis Mark Esper por la ofico de ministro pri defendo. La Blanka Domo tiutage prezentis dokumenton de la kandidatigo al la Kongreso.
Proparolanto de la Pentagono Jonathan Hoffman tiutage publikigis deklaron, dirante, ke dum aŭskultado de la Senato, estos redonita al Esper la oficon de terarmea estro, kaj mararmea estro Richard Spencer servos kiel anganta ministro pri defendo ĝis konfirmo de la Senato pri Esper.
Usonaj amaskomunikiloj raportis, ke la Milita Komitato de la Senato decidis, ke ĝi okazigos kunvenon de aŭskultado en la 16a de julio, la sekvantan tagon post ricevo de la dokumento, komencante la proceduron de rapida konfirmo de la kandidatigo.
En decembro de 2018, Trump deklaris, ke tiama ministro pri defendo James Mattis foriros el la posteno. Poste estis neniu usona ministro pri defendo, oficiale nomumita de la Senato.