Okcidento devas lerni spertojn de Xinjiang en batalo kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2019-07-16 18:38:06     Redaktoro:Yu

Konstantaj ambasadoroj de 37 landoj, inkluzive de Rusio, Saud-Arabio kaj Pakistano al la Ĝeneva Oficejo de la UN sabate sendis komunan leteron al prezidanto de la Homrajta Konsilio de la UN kaj alta komisaro de la UN pri homaj rajtoj, pozitive taksante atingojn de la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en praktiko de homaj rajtoj, batalo kontraŭ terorismo kaj forigo de ekstremaĵoj, kaj esprimante sian subtenon al la pozicio de Ĉinio pri la demando de Xinjiang. Tio spegulis justan taksadon de la internacia komunumo pri disvolviĝo de Xinjiang. Sed iuj okcidentaj landoj fabrikis famojn pri Xinjiang kaj premis Ĉinion en la nomo de protekto de homaj rajtoj. Ili devas lerni spertojn de Xinjiang en la batalo kontraŭ terorismo por solvi siajn proprajn problemojn.

Estas menciinde, ke inter tiuj landoj estis islamaj landoj. Diplomatoj de kelkaj landoj vizitis la regionon Xinjiang en junio kaj proprokule vidis rapidan disvolviĝon de ekonomio, harmian kaj stabilan socion. Ilia taksado pri Xinjiang estas konvinka. Kontraste kun ili, la lastatempaj kritikoj kaj akuzoj de 22 landoj, plejparte eŭropaj, kontraŭ Ĉinio pri religiaj kaj homrajtaj politikoj en Xinjiang estas tute senbazaj. Sub la flago de homaj rajtoj, tiuj landoj uzis duoblan kriterio en traktado de perfortaj kaj terorismaj demandoj kaj krude intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio pretekste de la demando de Xinjiang.

Bati terorismon kaj ekstremismon estas tutmonda demando. Ĉinio starigis trejnajn centrojn kaj prenis aliajn preventajn rimedojn en Xinjiang, kombinante la protekton de homaj rajtoj kaj plibonigon de popola vivteno kun la batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo, kio gajnis ĝeneralan agnoskon de la internacia komunumo.

Iuj okcidentaj landoj devas iri al Xinjiang por proprokule vidi tiean veran staton kaj lerni ĝiajn spertojn en la batalo kontraŭ terorismo por pli bone solvi sian proprajn ĉi-rilatajn problemojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin