Ĉefministro Li kunsidis kun fakuloj kaj entreprenistoj pri ekonomio

(GMT+08:00) 2019-07-16 20:04:49     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde prezidis kunsidon de fakuloj kaj entreprenistoj pri la ekonomia situacio por analizi la nunan ekonomian funkciadon kaj aŭskulti opiniojn pri plua laboro.

Li diris, ke en la pasintaj monatoj de la kuranta jaro, la ĉina ekonomio subtenis stabilan funkciadon sur alta kardinalo, kun plua liberigo de la merkata vigleco; estis aldonitaj pli ol 7,3 milionoj da laborpostenoj; paralele kreskis la enspezo de loĝantoj; pliboniĝis ekologia medio. Iuj donitaĵoj estis pli bonaj ol la atenditaj. La ĉefministro diris, ke la rezulto estas tre malfacile akirebla. Li vokis firme antaŭenigi reformon kaj malfermon, meti ses ĉefajn stabiligajn laborojn en tutecan konsideron, akceli plibonigon de ekonomia strukturo, subteni stabilan funkciadon de la ekonomio kaj antaŭenigi altkvalitan disvolvadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin