Xi emfazis popol-orientitan disvolvadon dum inspekt-vojaĝo en Interna Mongolio

(GMT+08:00) 2019-07-17 12:47:51     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis agadon pri popol-orientita filozofio de disvolvado kaj konstruado de la nordaj landlimaj regionoj en pli belajn lokojn.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum inspekt-vojaĝo al la ĉina norda Interna Mongolio de lundo ĝis mardo.

Li inspektis laboron de la regiono pri ekonomia kaj socia disvolvado kaj konstruado de ekologia civilizacio. Li ankaŭ instruciis la efektivigon de la eduka kampanjo "resti fidela al nia komenca misio" de la KPĈ. Li diris, ke la originaj aspiro kaj misio devas esti firme konservataj en menso, kaj alvokis pli da klopodoj por plibonigi la kontentecon, feliĉon kaj sekurecon de la popolo.

Post kiam li atingis la urbon Chifeng lunde matene, Xi vizitis kvartalon en la distrikto Songshan, kie loĝas homoj el diversaj etnogrupoj. Xi alvokis pli da klopodoj por fortigi etnan unuecon kaj krei favoran medion, en kiu homoj de diversaj etnogrupoj povas feliĉe vivi kaj labori.

La prezidanto laŭdis Ulan Muqir, vojaĝantan trupon de prezentado por paŝtistoj en foraj regionoj, dirante, ke ili faris solidan laboron kaj estas amataj de la popolo. Li vokis pli multe subteni kaj antaŭenigi literaturajn kaj artajn aktivadojn, kiuj servas al la popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin