Hindio bonvenigas Pakistanon malfermi teritorian spacon

(GMT+08:00) 2019-07-17 13:16:09     Redaktoro:Yu

La pakistana aŭtoritato de civila aviado marde frumatene anoncis remalfermi sian teritorian spacon al hindaj civilaj aviadiloj post la 5-monata fermo pro landlima konflikto inter la du landoj. La hinda Ministerio de Civila Aviado bonvenigis la decidon de Pakistano, dirante, ke la decido senŝarĝigis hindajn civil-aviadajn entreprenojn.

La hinda Ministerio de Civila Aviado diris en deklaro, ke tiufrumatene Hindio kaj Pakistano publikigis avizojn, anoncante nuligon de flugmalpermeso. Pro tio hindaj kaj pakistanaj flugkompanioj povas rekomenci fermitajn flugojn inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin