Ĉinio urĝas Usonon haltigi maksimuman premadon kontraŭ Irano

(GMT+08:00) 2019-07-17 13:17:42     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde, ke Ĉinio vokis Usonon haltigi sian neleĝan agon de maksimuma premado kontraŭ Irano kaj labori por trakti la iranan nuklean demandon per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj.

Konservi la Komunan Ampleksan Agadplanon, konata ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento, estis grava temo de kunveno de la Konsilio pri Eksteraj Aferoj de la Eŭropa Unio okazigita en Bruselo lunde.

Supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini diris, ke la Komuna Ampleksa Agadplano estas realigebla sen aliaj alternativaj planoj, kaj la EU sin dediĉos plu por konservi kaj efektivigi la interkonsenton, kaj urĝas Iranon rekomenci sian kompletan efektivigon.

Kiam raportisto petis lin komenti la rimarkojn, Geng diris en gazetara konferenco, ke Usono, kiel la iniciatinto de la nuna streĉeco, devas alfronti la zorgojn de la plimulto de la internacia komunumo, forlasi sian neleĝan agon fari maksimuman premadon kontraŭ Irano, eviti malhelpon al efektivigo de la interkonsento, kaj krei kondiĉojn por politika kaj diplomatia traktado de la irana nuklea demando. Li rimarkigis, ke la kunveno sendis klaran signalon pri la pozicio de la EU. Li reasertis, ke kompleta kaj efika efektivigo de la interkonsento estas la sola praktika kaj efika maniero solvi la iranan nuklean demandon kaj mildigi streĉecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin