Khamenei: Irano reagos al brita piratado de petrolŝipo

(GMT+08:00) 2019-07-17 13:52:38     Redaktoro:Yu

La irana duonoficiala novaĵ-agentejo Tasnim marde raportis, ke la irana plej alta gvidanto Ayatollah Ali Khamenei tiutage forte kondamnis la britan retenon de irana petrolŝipo kaj postulis, ke la brita flanko tuj liberigu la ŝipon, alie Irano reagos.

Khamenei faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun iranaj religiaj reprezentantoj. Li diris, ke la reteno de irana petrolŝipo en internaciaj akvoj estas pirata ago, kaj Britio intencis beligi la konduton en leĝan agon. Li akcentis, ke Irano ne povas esti indiferenta pri tio, kaj faros respondon en taŭgaj tempo kaj okazo.

Khamenei ankaŭ kritikis eŭropajn landojn, ke ili ne komplete plenumis siajn promesojn sub la irana nuklea interkonsento, dirante, ke kiam Irano komencis laŭgrade ĉesigi efektivigon de la interkonsento, ili komencis kritiki Iranon anstataŭ serioze rigardi siajn promesojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin