Ĉinio urĝas Usonon korekti misan praktikon en antisubvenciaj enketoj

(GMT+08:00) 2019-07-17 14:44:40     Redaktoro:Yu

La ĉina Ministerio de Komerco urĝis Usonon korekti misan praktikon en antisubvenciaj enketoj kontraŭ ĉinaj produktoj, post kiam raporto de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) juĝis, ke usonaj antisubvenciaj rimedoj ne kongruas kun reguloj de la organizo.

Subtenante la rezultojn anoncitajn de la disput-kvietiga grupo de la MOK en marto de 2018, la Apelacia Instanco juĝis marde laŭ ĝeneva tempo, ke Usono agis malkonsekvence kun la kondiĉoj de la subvencioj kaj interkonsento pri antisubvenciaj rimedoj en 11 el siaj antisubvenciaj proceduroj.

La ministerio diris en deklaro publikigita en ĝia retejo, ke la raporto denove pruvis, ke Usono fojfoje misuzis komercoreĝustigajn rimedojn kontraŭ la reguloj de la MOK, kio serioze difektis la justecon kaj egalecon de la internacia komerca medio. La deklaro diris, ke Ĉinio ĉiam respektas multflankan komercan regularon kaj oponas la misuzon de komercoreĝustigaj rimedoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin