Proparolanto: Ĉina-rusaj rilatoj fariĝos pli firmaj kaj viglaj en nova epoko

(GMT+08:00) 2019-07-17 20:20:13     Redaktoro:Yu
Tiu ĉi jaro markas la 18an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Rusa Bonnajbara Trtaktato de Amikeco kaj Kunlaboro. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke la ĉina-rusaj rilatoj fariĝos pli firmaj kaj pli viglaj en la nova epoko, kaj la du flankoj senŝanceliĝe klopodos plu por cementi kaj profundigi tutdimensian strategian kunlaboron, sin dediĉos al realigo de komuna prospero, kune defendos internacian egalecon kaj justecon kaj aldonos pozitivan energion al la mondo.

Estis raporto, ke rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov refutis la teorion pri "minaco de Ĉinio" merkrede dum intervjuo kun raportistoj. Li diris, ke la rusa-ĉina strategia partnereco de kunordigo jam eniris la novan epokon, kaj politiko de la du landoj pri disvolvado de bonnajbareco estas tutdimensia kaj longperioda; la duflanka kunlaboro estas direktita al neniu tria partio kaj celas akceli ekonomian disvolviĝon kaj socian prosperon de la du landoj kaj profitigi la du popolojn.

Geng diris, ke la ĉina flanko tre aprezas la rimarkojn de Lavrov pri rilatoj inter la du landoj. Li aldonis, ke en la lastaj jaroj sub la gvidado de la du ŝtatestroj, la ĉina-rusaj rilatoj realigis senprecedencan grandan disvolviĝon kaj kunlaboro rikoltis riĉajn fruktojn en ĉiuj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin