Kontribuantoj de Urbo Alaer

(GMT+08:00) 2019-07-23 14:11:51     Redaktoro:Ĝoja

Urbo Alaer

Urbo Alaer de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio estas titolita la urbo plej proksima al dezerto. En 2004 fondiĝis la registaro de Alaer. Nun la antaŭa dezerto fariĝis verda ĝardena urbo. Aperis en la urbo amaso da kulturcentroj, bibliotekoj kaj sportejoj. Lastajn jarojn pene laboris kaj malegoisme kontribuis homoj el diversaj lokoj de Ĉinio por konstrui la novan urbon.

Se vi venos al la urbo Alaer, vi nepre vizitos muzeon pri brigado 359, kiu kulturebligis la dezerton. Tie prezentiĝis evoluado de la loko de antikva tempo ĝis nun, ekzemple la kulturo Kungang, kiu estas la malnova titolo de la regiono inkludanta Alaer kaj najbarajn lokojn ĉe la rivero Tarimu en la antikveco, eliro de Zhang Qian tra landlima pasejo en la Okcidenta Han-dinastio (202 a.K. – 8 p. K.) , garnizono ĉe landlimo kaj kulturebligo de nuda tero fare de korpuso de produktado kaj konstruado en Xinjiang, oficiala aprobo de konstruado pri nova flughaveno de Alaer ktp.

La prezenton faris fraŭlino Yang Xuewei, kiu naskiĝis en la 90-aj jaroj de la lasta jaro kaj estas ĉefa eksplikisto de la muzeo.

Yang Xuewei (meze) kaj ŝiaj gepatroj

Antaŭ pli ol 60 jaroj por plibonigi vivkondiĉojn kaj stimuli evoluadon de urba konstruado nombro da soldatoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, kiuj garnizonis ĉi tie, estis malmobilizitaj al civilaj laborpostenoj kaj ekkonstruis la novan urbon Alaer. Ili kulturebligis dezerton ĉe la du bordoj de la rivero Tarimu kaj plantis kotonujojn. Avo de fraŭlino Yang Xuewei ĝuste estas unu el la soldatoj. Tiam ankoraŭ ne naskiĝis Yang Xuewei, ŝia avo gvidis la tutan familion de bonkondiĉa urbo Nankino al la dezerta Alaer, tiam ŝia patro Yang Hua aĝis tre juna kaj ne vizitis elementan lernejon. Rememorante ŝanĝiĝojn en la lastaj jaroj Yang Hua suspiris kun emocio.

"Mi malkaŝe diras, ke tiam ĉi tie estis nur embrio de urbo kaj ne povis kompari kun vilaĝo aŭ urbeto en la landinterno. Ĉie estis grandaj gruoj kaj videblis konstruejoj. Post la 14-jara disvolvo nun ekformiĝis geografia centro de la suda Xinjiang."

Yang Hua rememoris, ke en 2011 la urbo Alaer komencis ekologian konstruadon. Ĝis nun jam konstruiĝis 130 kilometroj de verda ekologia ekranego laŭ la ŝoseo de dezerto Atacama kaj ĉe la limo de dezerto Taklimakan. Yang Hua diris malkaŝe, ke la plej profunda sento estas la ŝanĝo de loĝejo. Alaer situas ĉe la norda rando de la ĉina plej granda dezerto Taklimakan, lokanoj tutjare suferis venton kaj sablon, kaj pro tio ili loĝis en simpla loĝejo titolita Diwozi. Sekve de pliiĝo de vivnivelo la familio de Yang Hua transloĝiĝis en la domon, kiu areas cent kvadratajn metrojn.

Danke al diligenta laborado kaj senegoisma kontribuado de membroj de korpuso de produktado kaj konstruado de generacio al generacio, Alaer disvolviĝis de dezerto al  verda ĝardena urbo. Laŭ Yang Hua, lia filino povas fari eksplikadon en la muzeo, kio estas respekto al la historio kaj ankaŭ la plej bona heredado de la spirito de antaŭuloj.

En la urba biblioteko raportistoj renkontiĝis kun alia fraŭlino nomata Zhang Xiaoting, ankaŭ ŝi naskiĝis en la lastaj 90-aj jaroj de la lasta jarcento. Ankaŭ ŝia avo estis soldato de korpuso de produktado kaj konstruado, ŝiaj gepatroj estas instruistoj de Universitato TARIM. Ŝi diris, ke ŝi studis en universitato en la landinterno, fininte sian stuadon ŝi rezignis la postenon de lektoro kun bona salajro kaj revenis al Alaer. Ŝi diris:

"Mi pensas, ke mi devas doni energion al konstruado de la hejmloko kaj fari kion mi kapablas fari. Precipe mi studis ekstere, vidis progresintajn aferojn, kiuj ankoraŭ ne estas plenumitaj en Alaer, tial mi povas efektivigi tiujn, kiujn mi aŭdis aŭ vidis, en la estontaj laboroj."

Zhang Xiaoting diris, ke la urbo Alaer estas tute nova urbo, kaj pro tio en la urbo estos nekalkulebla potenciala forto.

Laŭ konigo krom bibliotekoj, kulturcentroj kaj teatroj la urbo konstruos infrastrukturajn instalaĵojn, kiaj ŝoseoj kaj flughaveno, kaj sur la nuna bazo de plantado de kontonujoj stimulos konstruadon de kompletigaj instalaĵoj por fabrikado kaj servado. Nun pli kaj pli da junuloj, kiel Yang Xuewei kaj Zhang Xiaoting, per siaj propraj manieroj repagas Alaer. Ili esperas kreskadon kune kun la urbo kaj konstruadon de la urbo por pli bona estonto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin