Estas eldonita trilingva versio de Mrguda de verkisto Petro Koĉiĉ

(GMT+08:00) 2019-07-18 14:32:19     Redaktoro:Ĝoja

Membroj de la laborgrupoj tianjin-a kaj banjaluka montras la trilingvan version de Mrguda. De dekstro ĝis maldekstro estas Han Daqiang, Lin Lisha, Miroslav Malinović kaj Anja Mudrenović.

Lastatempe estas eldonita trilingva versio de Mrguda de verkisto Petro Koĉiĉ danke al kunlaboro de Tianjin-a Esperanto-Asocio, Konfucea Instituto de Banjaluka Universitato kaj la urba Esperanto-societo La Mondo, Banja Luka, Bosnio-Hercegovino.

Petro Koĉiĉ (1877 – 1916) naskiĝis en vilaĝo Striĉiĉi ĉe Banjaluka kaj mortis en Beogrado. Li estis talenta rakontista, popola tribunuso kaj revoluciulo. Sian unuan rakonton li publikigis en la jaro 1901, kaj poste, nur dum mallonga tempo li kreis plimulton de siaj verkoj. Kaj Mrguda estas elstara el ili.

Por agi laŭ la iniciato Zono kaj Vojo kaj ludi apartan rolon de Esperanto kiel ponto inter popoloj kaj kulturaj interŝanĝoj, julie de la lasta jaro Tianjin-a Esperanto-Ascoio amikiĝis kun la urba Esperanto-societo La Mondo, Banja Luka. Kaj traduko de Mrguda en la ĉina lingvo kaj eldono de la trilingva versio ĝuste estas la unua projekto de kunlaboro de la du asocioj, kiu ankaŭ estas forte apogata de Konfucea Instituto de Banjaluka Universitato. La ĉinlingva traduko baziĝis sur la versio de Esperanto, kiun tradukis Boriŝa Milićević kaj eldonis la asocio La Mondo en 1996.

Komuna foto

Por bona kvalito de la ĉinlingva traduko, Tianjin-a Esperanto-Asocio organizis tradukan konkurson kaj ricevis tradukojn de esperantistoj el Pekino, Tianjin, Ŝanhajo, Shanxi, Fujian kaj Zhejiang. Profesiuloj pri traduko, pri Esperanto, pri serba lingvo, pri literaturo kaj pri eldono donis proponojn por plibonigi la tradukon. Kiel membro de la projekto instruistino de la ĉina lingvo en Konfucea Instituto de Banjaluka Universitato Anja Mudrenović esprimis kontenton pri la ĉinlingva traduko. Ŝi diris, ke kompare kun la originala teksto la ĉinlingva traduko uzas pli modernan parol-lingvon kaj kongruas al la ĉinlingva trajto, kaj ĝi estas ege bona traduko. Ŝi konigis, ke la projekto Mrguda estas unu el elstaraj projektoj de la konfucea instituto ĝis nun. Ĝenerala sekretario de Tianjin-a Esperanto-Asocio kaj membro de la projekto Han Daqiang diris, ke li estas gaja pro la kunlaboro kun esperantistoj de Bosnio-Hercegovino kaj kun la konfuceca instituto, kaj la asocio laboros plu por praktiki la iniciton Zono kaj Vojo.

Han Daqiang, Miroslav Malinović kaj Anja Mudrenović ricevis intervjuon de Ĝoja, raportistino de ĈRI.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin