Ĉinio amplekse plifortigos protekton de intelekta proprieto

(GMT+08:00) 2019-07-18 12:39:31     Redaktoro:Yu

Administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, decidis merkrede, ke Ĉinio plifortigos la protekton de rajtoj pri intelekta proprieto por efike protekti la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉiuj merkataj agantoj, nutri pli favoran komercan medion, stimuli teknologian novigadon, kaj profundigi internacian kunlaboron.

Ĉefministro Li atentigis, ke fortigi la protekton de rajtoj pri intelekta proprieto estas la konsekvenca pozicio de la ĉina registaro. Ĉiuj kompanioj registritaj en Ĉinio, ĉu enlandaj aŭ fremdlandaj, estos traktataj egale, kaj la laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de fremdlandaj entreprenoj estos protektataj.

Plifortigo de protekto de intelekta proprieto estis klare difinita en la registara laborraporto ĉi-jare. En la lastaj jaroj Ĉinio faris rimarkindan progreson en protekto de intelekta proprieto. Ekde 2012, la Nacia Administracio pri Intelekta Proprieto komisias jaran enketon al tria partio, invitante publikon por taksi registaran efikon en protekto de intelekta proprieto. Rezultoj montras, ke la nivelo de publika kontento kreskis jaron post jaro.

En la Tutmonda Indico de Novigado, publikigita de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto en 2018, Ĉinio leviĝis de la 22a loko ĝis la 17a en 2017, enviciĝante inter la antaŭaj 20 lokoj de la mondo por la unua fojo.

La merkreda kunveno decidis intensigi respondecon pri intelekta proprieto kaj emfazis, ke ĉiuj merkataj agantoj devas esti traktataj kiel egaluloj. Ĉinio rapidigos la paŝojn formuli kaj plibonigi la kriteriojn por determini, kontroli kaj konfirmi malobeojn kaj falsaĵojn de patentoj, markoj kaj kopirajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin