Epidemio de Ebola en Afriko fariĝis urĝaĵo de internacia zorgo

(GMT+08:00) 2019-07-18 13:37:16     Redaktoro:Yu

Merkrede en Ĝenevo, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus deklaris la eksplodon de la malsano Ebola en la Konga Demokratia Respubliko kiel Publik-Sanan Urĝaĵon de Internacia Zorgo.

La deklaro estis farita post kunveno de la Internacia Krizokaza Komitato de Prisanaj Reglamentoj pri la malsano Ebola en la Konga Demokratia Respubliko. Tio estis la kvara tiuspeca kunveno, de post kiam eksplodo de la malsano en la lando estis deklarita en la 1a de aŭgusto 2018.

La Komitato citis lastatempan disvolviĝon de la epidemio dum sia rekomendo, inkluzive de la unua konfirmita kazo en la urbo Goma de preskaŭ du milionoj da homoj ĉe la landlimo kun Ruando.

Freŝaj donitaĵoj de UN montris, ke ĉirkaŭ 650 homoj mortis en la nuna eksplodo de la malsano, kaj ĉirkaŭ 12 novaj kazoj estas raportitaj ĉiutage.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin