Ĉinio avertis pragan registaron ne subfosi ĉina-ĉeĥajn rilatojn

(GMT+08:00) 2019-07-18 13:59:19     Redaktoro:Yu

Ĉinio merkrede urĝis la urban registaron kaj urbestron de Prago ĉesi subfosi ĉina-ĉeĥajn rilatojn.

Geng Shuang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn dum gazetara konferenco, post kiam raportisto petis lin konfirmi raportojn, ke Ĉinio prenis kontraŭmezurojn al la antiĉinaj agadoj de la urba regisatro kaj urbestro de Prago.

Geng diris, ke la registaro kaj urbestro de Prago kondutis tre malbone pri demandoj koncernaj al la nacia suvereneco kaj kernaj interesoj de Ĉinio, inkluzive de demandoj rilataj al Tajvano kaj Tibeto. Li emfazis, ke iliaj agoj grave vundis la senton de la ĉina popolo kaj subfosis la rilatojn inter la du landoj, precipe la bonan atmosferon de lokaj interŝanĝoj kaj kunlaboro. Li aldonis, ke ĉi tio estas la fundamenta kialo, kial partioj kaj individuoj de Prago ne estas bonvenigitaj de la ĉina popolo.

Li instigis la urbajn aŭtoritatojn de Prago kaj la implikitajn politikistojn ŝanĝi sian opinion kaj ĉesi damaĝi la ĝeneralajn ĉina-ĉeĥajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin