Ĉinio intensigos protekton de rajto pri intelekta proprieto

(GMT+08:00) 2019-07-18 19:02:28     Redaktoro:Yu

Lastatempe la Nacia Administracio pri Intelekta Proprieto publikigis novan patenton de la firmao Huawei, nomatan Metodo kaj Elektronika Ekipaĵo por Fotado de Luno. Merkrede administra kunveno de la Ŝtata Konsilio decidis preni serion da rimedoj por intensigi protekton de rajto pri intelekta proprieto. Ĉinio rapidigis siajn paŝojn de novigado kaj forte antaŭenigos la protekton de intelekta proprieto.

Laŭ la novaj rimedoj, Ĉinio intensigos la protekton ĉefe en kvar kampoj. Unue estos plifortigita la leĝplenumado. Ĉiuj kompanioj registritaj en Ĉinio, ĉu enlandaj aŭ fremdlandaj, estos traktataj egale, kaj la laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de fremdlandaj entreprenoj estos protektataj. Paŝoj estos rapidigitaj por formuli kaj plibonigi la kriteriojn por determini, kontroli kaj konfirmi malobeojn kaj falsaĵojn de patentoj, markoj kaj kopirajtoj.

Krome, Ĉinio aktive akcelos modifon de leĝoj pri patento, kopirajto kaj fabrikmarko por evidente pliigi la koston de malobservo, kaj ŝlosilo estos la enkonduko de puna sistemo. Laŭ nuna sistemo, la kompenso plejparte estas bazita sur la principo kovri la perdojn. Sed en la kampo de intelekta proprieto, la kompenso jam ne povas malhelpi intencan malobservon. Ĉinio mallongigos la ciklon de ekzameno de altvalora intelekta proprieto ĝis 17,5 monatoj.

Estas menciinde, ke Ĉinio fortigos internacian kunlaboron en protekto de rajto pri intelekta proprieto kaj faciligos al ĉinaj kompanioj akiri patentojn kaj konservi siajn rajtojn en fremdaj landoj, kio reflektas rapidan kreskon de la nombro de patentoj akiritaj de ĉinaj entreprenoj en aliaj landoj. Laŭ donitaĵoj de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto, en la lasta jaro la firmao Huawei petis pli ol 5 400 internaciajn patentojn, okupante la unuan lokon inter tutmondaj entreprenoj.

Ĉinio ekscitos viglecon de novigado per pli rigora protekto de intelekta proprieto dum profundigo de reformo kaj larĝigo de malfermo kaj tiel senĉese liveros energion por altkvalita disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin