Ĉefministro Li gratulas nove elektitan prezidanton de Eŭropa Komisiono

(GMT+08:00) 2019-07-18 19:26:44     Redaktoro:Yu
Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde sendis mesaĝon al Ursula Von der Leyen, gratulante ŝin pro ŝia elektiĝo kiel nova prezidanto de la Eŭropa Komisiono.

Li diris en la mesaĝo, ke rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio tendencas al bona disvolviĝo, kaj duflanka kunlaboro daŭre fortiĝas en diversaj kampoj. La ĉina registaro ĉiam donas grandan gravecon al rilatoj kun la EU kaj alte taksas pozicion kaj rolon de la Eŭropa Komisiono. Li akcentis, ke Ĉinio ĉiam firme subtenas la integriĝan procezon de Eŭropo kaj esperas, ke la EU konservos unuecon, stabilecon, malfermitecon kaj prosperon. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun la EU por daŭre puŝi la ampleksan strategian partnecon inter la du flankoj al nova nivelo kaj pli multe profitigi popolojn de la du flankoj per fruktodona kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin