Wang Yang renkontiĝis kun Albert Chie

(GMT+08:00) 2019-07-19 12:07:08     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde en Pekino, Wang Yang, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, renkontiĝis kun Albert Chie, provizora prezidanto de liberia senato.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Liberio estas reciproke respektataj kaj egaltraktataj amikoj kaj partneroj, kaj kunlaboro en diversaj kampoj pli kaj pli fortiĝas. La du flankoj devas bone efektivigi gravajn komunajn konsentojn, atingitajn de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj liberia prezidento George Weah, ĉiu-flanke efektivigi komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo, kaj fruktojn atingitajn en la Pekina Pintkonferenco de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro,profundigi politikan interfidon, fortigi fragmatan kunlaboron en diversaj kampoj kaj multe fruktigi la duflankan kunlaboron.

Chie diris, ke Liberio admiras la grandan atingon de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio kaj dankas Ĉinion pro ĝia subteno en diversaj kampoj. Liberio firme subtenas la principon de unu Ĉinio, kaj volas partopreni en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kun Ĉinio, fortigi kunlaboron kaj akceli disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj kaj inter la du institucioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin